Fabelo pri Internacia Festivalo
de Anna Striganova

"Unuafoje en la vivo mi komprenis, ke hejmo estas antaŭ ĉio la homo"
 
Loĝante en la grandaj urboj, ni preskaŭ perdas tiun ĉi strangan senton - senton de la hejmo. Sed kiam ni venas malproksimen de la hejmloko kaj nin brakumas blua vintra vespero, kiam nenio ĉirkaŭe estas al ni konata kaj nur kurbaj branĉoj de la kovritaj de neĝo arboj rememorigas pri la konata, kutima mondo, jen tiam do ĝi revenas - antikva sento de la senhejmeco, de la vojo - de la longa vojaĝo. Tia estis nia longa, dutaga vojo al Nördlingen: nekonataj stacidomoj kaj urboj ŝanĝis unu la alian post la fenestroj de la buso, sed pli ol ĉio post la fenestroj estis la arbaroj, plenaj de neĝo, obskuraj, ili estis kovritaj jen la nebulo, jen de la nokta obskuro.
Kaj poste ni finfine venis al Nördlingen, al la urbo ankoraŭ konservanta antikvan fabelon, antikvan timon de la homoj antaŭ la senfina vintro kaj senfina nokto. Ĉiuj similaj urbetoj, ĉu ili estas kovritaj de la obskuraj kamparoj, ĉu per la silentaj arbaroj, ĉu de altaj montoj, estas ekstreme lumaj kaj komfortaj, ekstreme prizorgitaj, kolorigitaj per la lanternoj kaj pentritaj per la diversaj koloroj - por protekti siajn loĝantojn kaj gastojn, protekti de la vintro kaj la nokto, kiuj estas jam senfortaj en lagrandaj urboj, sed estas tiom fortaj ĉi tie.
Do, tio estis la dua IF, kiun ni partoprenis, la dua IF en la fabela Nördlingen. Kaj, kiam la duan fojon el la malluma stacidomo ni eliris al la lumigita per la rufaj lanternoj kaj novjaraj girlandoj, lampetoj sur la abioj kaj fenestretoj de duonludilaj dometoj Nördlingen, al ni ekŝajnis, ke ni finfine revenis hejmen. Eĉ pli ĝuste ne al la simpla hejmo, sed al tiu ĉi malproksima, sorĉa domo, kiun la plenkreskuloj elpensis nomi la infaneco. Kaj, same kiel en la antaŭa jaro en tiu ĉi "domo" estis mirinde novjarece, same kiel antaŭe dormetis sub la tero antikva meteorito, kiu multajn jarcentojn antaŭe falis de la ĉielo, same kiel antaŭe en la centro de la urbo lumis vivanta abio kaj rakontis al la urbo la fabelojn, kiuj ĝi aŭdis dum ĝia longa vivo. Same kiel tiam antaŭe en la vitrinoj de la vendejoj, nevideble por la homoj ekvivadis kaj rigardis unu al la aliaj kristnaskaj ludiloj. Kaj dormetis la lifto, kiu scipovas vojaĝi el nia mondo al la sorĉa kaj reen. Sed, tamen, tio estas jam tute alia historio.
Ekstrema feliĉo post la longa vojo estis ekvidi la konatan domon, ĉe la rando de la urbo, en la obskura kovrita de neĝo strato, vivantan domon, kiu lumis el enterne, kiel grandega rufa lanterno. Eniri tiun ĉi lanternon kaj eksenti la varmon, zingibran aromon kaj post la sekundo ekvidi ridetojn de tiuj, kiujn ni ne vidis la tutan jaron.
 
Ni alvenis tagon antaŭ la Festivalo, kaj la vespero de la alveno estis dediĉita al la agrablaj zorgoj, kolektado - po unu paĝo - de la festivalaj libretoj kaj kalendaroj, dismetado de la tabloj kaj kolektado de la "Knajpo" el la kestetoj, glasetoj, boteletoj kaj tiuj kuketoj, kiuj tiel bonege odoris per la zingibro. Domo estis ankoraŭ tute silenta, ne ekvivinta, la fenestroj brilis nur en la kelkaj ĉambroj, kaj en la anguloj dormetis spiritoj de la silento kaj de la vintra nokto. Sed tamen ĝi jam estis la nia kaj sentis - kune kun ni, rapidan proksimiĝon de la festo. Same ankaŭ ni, la homoj, iom malkutimiĝintaj, iom post iom denove alkutimiĝis unu al la alia. Kaj en la saman vesperon la domo komencis pleniĝi per la vivo, ĉambro post ĉambro, rideto post rideto.
La sekvan tagon brile brilis la suno kaj la neĝo, kiu kovris la urbon, brilis kaj arĝentis. La neĝo kuŝis sur la arboj, iom ne natura, iom ludila, simila al la mola glaciaĵo. Kaj nun la urbo ŝajnis kreita speciale por la festado de la Nova Jaro, ĉio en ĝi estis vintreca kaj fabela. Dum la antaŭa jaro ĝi estis tute somera, verda, preskaŭ floranta. Kaj tuje iĝis klare, ke ĉi-jare ankaŭ la Festivalo estos alia - ja nenio tio, kio estis travivita de ni, en tiu ĉi mondo ripetiĝas. Kiom ajn ni tion volu.

Tiel do okazis - tiu ĉi festivalo evedentiĝis pli silenta, pli malrapida, pli profunda. Profundiĝinta en la festan, sorĉan sonĝon. Iom malpli sidante ĝis la mateno, iom malpli dancante dum la novjara balo, ni sukcesis multe pli kutimiĝi unu al la alia kaj al nia brilanta per rufaj fenestroj gastama domo.
Do, dum la dua tago alvenis ĉiuj-ĉiuj-ĉiuj, kaj la domo pleniĝis de la paroloj kaj bruo. En la manĝejo agrable ekodoris freŝkuirita manĝaĵo, ekludis gitaroj, en la aeron supreniĝis aromo de la vingrogo kaj la festivalo komenciĝis, komenĉiĝis nia vintra fabelo. Liba alportis al ni sian bonegan bakaĵon, kiun mi, verdire, la tutan jaron rememoris kun la granda kareso. Kaj iom malpli proksime, en la centro de la urbo, ĉiun horon sonoris la sonorilo sur la turo de sankta Danielo. Unu, du, tri, komenciĝas la festo, kvar, kvin, ses...

 
Kaj komenciĝis la festaj tagoj. Promenoj laŭ Nördlingen, vagadoj laŭ la urba muro, kiun la tutan laŭ la rondo eblas ĉirkaŭiri dum nur duonhoro; vizito de la turo de sankta Danielo, tia alta, ke de ĝi la tuta urbo estas videbla, tegolaj tegmentoj laŭ kiuj jam multajn jarcentojn vagadas la herooj de la plej bonaj fabeloj, taĉmentoj de la kolomboj, kiuj transflugas de la domo al domo, kaj eĉ la reloj laŭ kiuj rampas malgrandaj, trivagonaj, ruĝaj elektrotrajnetoj. Estis ankaŭ la propgrameroj, kie preskaŭ ĉiu el ni sukcesis rakonti pri tio, pri kio revis rakonti la tutan jaron. Iu ĝuste sekvis la temon de la festivalo - "Lingvoj", rakontante pri siaj aŭ simple ŝatataj lingvoj kaj kulturoj. Iu fidela al la amataj temoj, rakontis pri la propra, nur iom ŝanĝinte la titolojn: "Lingvo de la steloj" aŭ "Lingvo de la fabeloj". Kaj por mi ĉiam pli ol ĉio plaĉas tiuj prezentadoj, dum kiuj homoj rakontas pri tio, kio dum tiu ĉi jaro ili faris mem: tio povas esti nova kanto, verkita aŭ tradukita libro, aŭ kreita retejo. Plenaj de la fiero kaj amo pri sia nova kreaĵo, tiuj ĉi prezentoj evidentiĝas la plej vivaj, kaj la kreaĵoj, kiujn oni dum ili prezentas iĝas novjaraj donacoj pro ni ĉiuj. Pli ol ĉio min tuŝis prezentado de la retejo pri la proverboj en Esperanto, kiun faris kun zorgemo kaj amo, kaj pli grave kun la bonega kapablo - de Rob. Ankaŭ plaĉis prezentado de Mikaelo pri la libroj de rusaj sciencfikciaj verkistoj fratoj Strugackij, kies librojn li tradukis kaj pri kiuj eĉ verkis kelkajn kantojn.
Poste venadis la vespero kaj promenoj kaj prezentadoj ŝanĝadis per la koncertoj, kaj la koncertoj ŝanĝiĝis per la "Knajpumado", kiuj kun ĉiu nova tago iĝis pli kaj pli hejmecaj, kaj por tiuj, kiuj ankoraŭ ne tro laciĝis, ludis la gitaroj, foje ĝis la mateno. Ĝuste dum tiuj ĉi minutoj homoj kutimiĝis unu al la alia pli ol kutime, komunikis pli varme kaj amikece.
Dum unu el la festaj tagoj ni vojaĝis por ekskursi al Munkeno, sed granda, tute vera urbo ne povis mirigi nek per la festaj vitrinoj, nek per la grandaj katedraloj, post kelkaj tagoj de loĝado en la urbeto vere fabela. Tamen la celo de la ekskurso estis ne mirigi nin, sed konduki al la grandega, la plej granda en la mondo bierejo, ene simila al la solena salono de kavalira Kameloto, nur tie ne estis rondaj tabloj.
 
Kulmino de la Festivalo, kiel necesas, estis novjara balo, dum kiu pli ol ĉio en la mondo al mi plaĉas tio, ke la nova jaro ĉe ĉiuj ĉeestantoj komenciĝas dum sia horo kaj eĉ guto de la imago sufiĉas por imagi, kiel ĝi, grandega, stelplena, neĝa flugas de la oriento al la okcidento, deŝirante de la universo ŝirmon de la tempo, enlasante al la tero ĉion novan kaj forportante tion, kio senrevene foriris. Kaj ĉiun tagon mallaŭtiĝas por la minuto la muziko, haltas la balo, malfermiĝas la ĉampano, kaj komenciĝas la kalkulado. Tri, du, unu kaj jen por iu ankoraŭ komenciĝis la nova jaro kaj denove laŭ la rondo - ĉampano, brakumoj, gratuloj, kaj la nova jaro flugas pli for kaj pli for, ĉirkaŭinte per si jam preskaŭ la tutan nian etan, helbluan planedon.
Sed la plej grava en ajna renkonto ĉiam estis kaj ĉiam restos la homoj. Ĝuste per la iliaj ridetoj, per la iliaj kantoj, per iliaj rakontoj pleniĝas la festo, per ilia ĝojo pleniĝas kaj ekvivas la domo. Ĝuste ili, tiaj diversaj, ĉiuj laŭ si strangaj, laŭ si seriozaj, laŭ si ridindaj, kaj kompreneble talentaj, kreas la feston. Kaj ĝuste kun ili estas tion netolereble adiaŭi, kiam la festo finiĝas.
"- Vi ja mem volis, por ke mi kutimigu vin al si?
- Jes, kompreneble.
- Sed vi ja nun ne ploros?
- Jes, kompreneble.
- Tio signifas, ke al vi estas malbone?
- Ne, al mi estas bone"

 
Komenciĝas la lasta vespero, sonoras per la adiaŭaj kantoj, rido kaj sonoro de la pokaloj, kaj homoj iom post iom foriras kolekti aĵojn, por morgaŭ, dum la aŭroro, forveturi al la malproksimaj domoj, disĵetitaj laŭ la tuta mondo. Ĉiu forveturas siaspece, iu kun ŝajna senzorga rideto svingas per la mano ĉe la pordo. Iu brakumas ĉiujn forte-forte kaj ŝajnigas, ke ne ploras, tute-tute. Iu foriras, tute ne adiaŭante, kvazaŭ baldaŭ revenos, sed ne revenas. Kaj la domo iom post iom malpleniĝas.
 
Ĉijare ni restis en la domo ankoraŭ du tagojn. Komence ĝi ĉagrenis kune kun ni, absolute malplena, kaj poste al ĝi venis fremdaj homoj. Sed al mi pro iel ŝajnis, ke ĝi nin ne forgesos, ne forgesos nin ankaŭ la malgranda urbo, kaj la abio kaj eĉ la meteorito, kiu dormas profunde sub la tero jam multajn jarcentojn kaj multon vidis. Kaj dum la sekva jaro en la tute alia urbo, ni havos novan domon kaj novan feston, tre similan al tiu, sed tamen la alia, ja la hejmo - estas antaŭ ĉio la homoj, tiuj ĉi samaj kaj ankoraŭ kelkaj novaj kaj komenciĝos la nova jaro.
 
Anna  Striganova (Rusio)
Februaro 2011
 
Desegnoj: Anna Striganova
Fotoj: Dmitrij Ŝevĉenko


«  reen al paĝo albumo