(1)  Raporto de Claude Nourmont (Luksemburgio)


31-a Internacia Festivalo en Jülich
27.12. 2014 - 3.1. 2015
 
Internacia festivalo: la ĝusta koktelo

Ĉu vi deziras polan bieron, germanan blankan vinon, rusan vodkon, koktelon aŭ ginsengan teon? En kiu trinkejo vi estas? Kompreneble en la Knajpo (*) de Internacia Festivalo (IF), la koro de la etosa vivo de la renkontiĝo. La koktelo IF plufunkciis por la 31a fojo, de la 27a de decembro 2014 ĝis la 3a de januaro 2015 en komforta hoteleca domo de la ĉeno JUFA apud la germana urbeto Jülich. Kvankam la longjara ĉeforganizanto HDP (Hans-Dieter Platz) klopodis organizi kelkajn fuŝojn, por ke ni ne tro bedaŭru, se ne plu estus IF, li tion ne vere sukcesis.

La Internacian Vintran Universitaton, en ties 8a eldono, kiel kutime rektoris d-ro Amri Wandel el Israelo. La ses prelegoj estis ĉiuj sekvataj de ekzameno, kio estas unuafoja afero, kaj la 40 partoprenintoj de la ekzameno sukcesis, du el ili per la maksimuma nombro da poentoj. Ŝajnas, ke tio estas rekordo. Ene de la kadra temo « energio » Alfred Schubert traktis la demandon pri energi-ŝanĝo en Germanio. Amri Wandel prelegis pri la scienca revolucio de Einstein, kaj ankaŭ pri la vivo sur foraj planedoj kaj pri la novaj esploroj dank’al la spacteleskopo Kepler. D-ro Dieter Kleemann havis tute originalan temon: « Romkatolika misia agado en Japanio kaj la sekvoj por la socia struturo kaj politiko de la lando”. Interese estis aŭdi pri la kontribuo de Rusio al la monda Esperanto-literaturo, fare de Mikaelo Bronstein.

Kiel ofte plej multaj prelegoj kaj kontribuoj estis ekster la kadra temo, sed tio tute ne gravas. Pri « Rusio kaj Ukrainio, la du ŝtatoj, ĉu frataj? » raportis Mikaelo Bronstein, sed dum ni eksciis pri la longa historio ekde pratempoj de tiu mondoparto, iom frustre estis, ke restis pli malpli nur deko da minutoj por analizi kaj debati la aktualan situacion, kio estis la temo, pro kio ni venis aŭskulti lin. Tre interesa estis la rakonto de Karl Breuninger, kiu pasigis sian infanecon en Sovetio pro tio, ke lia patro, germana sciencisto, estis inter tiuj inĝenieroj kiuj estis perforte translokitaj al Sovetio, por tie labori kompense al la teruraj damaĝoj en la venkintaj ŝtatoj. Multon pluan oni povus mencii, sed fariĝus teda katologo. Tamen, ni notu prezentojn pri fabelaj mondoj kaj pri fabeloj de la rusiaj popoloj, ŝatata ĉeftemo de Anna Striganova, bildan prezenton pri Argentino, lando de la pasinta UK, fare de Baŝka Muhlemann, prelegon de Harald Schicke pri alia alirmaniero al malsanoj. Inter la diversaj aktivaĵoj estis saŭno kaj ekzercoj por nia sano, kiel tajĝiĉuano, dancgimnastiko kaj promenoj.

Dum la ekskursa tago ni havis la okazon rapide konatiĝi kun la fama urbo Köln kaj malafablaj kelnerinoj. Tiel naskiĝis trafa materialo por skeĉo de la internacia vespero. Dum la plilongiga tago ni kvazaŭ pilgrimis al la trilanda punkto de Germanio, Nederlando kaj Belgio, kaj al la iama neŭtrala ŝtato Moresnet. La vesperojn reĝisoris kiel kutime Mikaelo Bronstein. La bonveniga vespero komenciĝis triste, per memorigo de forpasinta fidela partoprenanto Rémy Bouchet. Tamen ni konstatis, ke surprize venis tuta aro da « novaj » homoj (en la senco: unuafojaj partoprenantoj de IF). Ŝajne ili ŝatis la tutan etoson, kaj estus pretasj fariĝi kutimaj abonantoj de IF. La rusa vespero suferis je teknikaj problemoj, sed bone funkciis la latva « Vento Baltia » kaj la barda liriko de Nataŝa. Kaj la filmo kiun kompilis Liba kaj Floréal Gabalda pri la pasintaj IF-oj revivigis la historion de la aranĝo, kiam venis multe pli da familioj kun infanoj, kiam ni ĉiuj estis ankoraŭ junaj... Silvestra vespero funkciis laŭ la kutima skemo, bufedo (ne tre speciala), polonezo inaŭguranta la balon, novjaraj kisoj laŭ la horzonoj de la partoprenantoj…kaj longa noktumado, ĝis la nova jaro ie en Norda Ameriko… La internacia vespero estis tre varia kaj iom longa, kun kontribuoj el multaj partoprenantoj. Adiaŭa vespero estis jen gaja, jen trista. Tosto kun ŝaumvino, muziko…

Sed ĉiuvespere post la “oficiala” programo sekvis la knajpa ne-programo: senfinaj babiloj, t(d)rinkado, kantoj, eĉ foje dancado... Akordionistoj, gitarludantoj, kaj ĉiuj kantantoj kreis viglegan neforgeseblan etoson! Dum plena semajno ĝojis vivi kune en Esperantujo homoj el 18 landoj, sen movadaj diskutoj, krom pri la plua okazigo de IF. Jam paliĝis mia ekzemplero de la IF-kajereto. Iom triste, ke laste. Ĉu vere la lasta? HDP decidis emeritiĝi, sed eble venos IF Nova (kiun ni prefere ne nomu NIFO). Sed kiu pretos dediĉi al ĝia preparado tiom da energio, kiel senlace kaj brile faris HDP?

Claude Nourmont (31-foja partopreninto)

Januaro 2015

(*) el la germana «Kneipe», etosoplena gastejo
 


Claude Nourmont
LU-5682 Dalheim
Luksemburgio


    

 fotis: Liba Gabalda, Francio



 


(2) 
Raporto de Claude Nourmont (Luksemburgio)

 aperinta en La Ondo de Esperanto, Rusio, februaro 2015


31-a Internacia Festivalo en Jülich
27.12. 2014 - 3.1. 2015

La 31a IF: Ĉu vere la lasta?


              
Kion povas skribi iu, kiu por la 31a fojo partoprenas la Internacian Festivalon (IF)?
Relegante la pasintjaran artikolon, mi povus preskaŭ verki la samon por la ĉi-jara numero de La Ondo. Krom tio, ke ŝanĝiĝis la loko, la prelegoj, la ekskursoj…sed nur malmulte la partoprenantoj kaj kontribuantoj, tute ne la ĉefa organizanto Hans-Dieter Platz (alivorte HDP), la ŝablona strukturo de la programo kaj ĉefe ne la etoso, malgraŭ iom amara gusto de ebla fino de brila aranĝo.
 
La 31a IF okazis de la 27a de decembro 2014 ĝis la 4a de januaro 2015 en Jülich, kie fine alvenis preskaŭ 100 festivalanoj, el 18 landoj. Ne nur estis la kutimuloj, sed ankaŭ areto da novuloj, kiuj bone integriĝis en nia IF-popoleto. La ejo estis bona, komforta, hoteleca domo, ĉe interesa parko.
 
Por tiuj, kiuj ĉeestis IF-on, mi ne bezonas skribi. Ili havas sian proprajn rememorojn pri la okazaĵoj. Por tiuj, kiuj ne ĉeestis Internacian Festivalon, jen raporteto, kiu eble bedaŭrigos ilin, ke ili ne partoprenis tiun unikan eventon.

Jülich estas 2000-jara urbeto inter Köln kaj Aachen, tamen ĝi estis preskaŭ komplete detruita de britaj bomboj en 1944, sed intertempe rekonstruita. Nuntempe ĝi estas ĉefe konata pro sia esplorcentro (la plej granda en Germanio) pri renovigeblaj kaj longedaŭraj energiformoj, kun aparta fokuso al sunenergio. Pro tio la kadra temo de IF estis « energio ». Pri energi-ŝanĝiĝo en Germanio prelegis Alfred Schubert enkadre de Internacia Vintra Universitato. Li prelegis ankaŭ pri vetveturado per elektraj aŭtomobiloj. Krom ekskurso al karbo-elfosejoj, tio estis la solaj rektaj kontribuoj al la kadra temo. Sed nur harfendemuloj protestus kontraŭ tio. Nu, la prelegantoj estas ĉiuj fakuloj, sed ne necese pri la kadra temo.

La 8an Internacian Vintran Universitaton rektoris Dro Amri Wandel el Israelo. Li mem prelegis pri la scienca revolucio de Einstein, kaj ankaŭ pri la vivo sur foraj planedoj kaj pri la novaj esploroj dank’al la spacteleskopo Kepler. Dro Dieter Kleemann, unuafoja preleganto en IVU parolis pri la « Romkatolika misia agado en Japanio kaj la sekvoj por la socia struturo kaj politiko de la lando”. Kaj Mikaelo Bronstein prezentis la kontribuon de Rusio al la monda Esperanto-literaturo. IVU havis ĉi-jare rekordon, pro tio ke ĉiujn ses prelegojn sekvis AIS-ekzameno, kaj la 40 partoprenintoj de la ekzameno sukcesis, du el ili per la maksimuma nombro da poentoj.

Kvankam venis malpli da rusoj ol kutime (i.a. pro la falo de rublo) la rusoj kontribuis i.a. per multaj prelegoj. Pri « Rusio kaj Ukrainio, la du ŝtatoj - ĉu frataj? » raportis Mikaelo Bronstein, sed tro malmulte da tempo estis dediĉita al la nuntempa situacio. Li ankaŭ kun Dima Ŝevĉenko prezentis la eldonaĵojn de Impeto, kaj Anna Striganova parolis pri fabelaj mondoj kaj pri fabeloj de la rusiaj popoloj.
Inter la aliaj kontribuoj ni menciu la kortuŝan rakonton de Karl Breuninger. Li ne estas ruso, sed germano, kiu pasigis sian infanecon en Sovetio pro tio, ke lia patro, germana sciencisto, estis inter la inĝenieroj perforte translokitaj al Sovetio, por tie labori kompense al la teruraj damaĝoj en la venkintaj ŝtatoj. Kaj multon pluan oni povus mencii: Harald Schicke prezentis naturkuracistan alirmanieron al malsanoj. Estis bildprezentoj pri Argentino, pri Barato, kaj interesega filmo kiun kompilis Liba kaj Floréal Gabalda (kiu cetere ĉefreĝisoris la tenikaĵojn de IF) retrospektive kaj nostalgie al la pasintaj IF-oj.

La ĉefa ekskurso estis al la urbo Köln, kiun ni rapide trapaŝis sub ĉiĉeronado de Winfried Schumacher. Ĉefa surprizo estis la restoracio. Ĉu ankaŭ siatempa rusa(sovetia) etoso, ke kafo ne haveblis en restoracio de Köln, pro paneo de la kafmaŝino? Ĉu ni aldonu pri aparte malafablaj kelnerinoj? Ekskursoj estis ankaŭ al Jülich (gvidis Valdemar Ebel, kiu ankaŭ multe helpis por la tuta programo), al Aachen, al la trilanda punkto de Germanio, Nederlando kaj Belgio, kaj al la iama neŭtrala ŝtateto Moresnet.

Mikaelo Bronstein reĝisoris la vesperan programon, kiu enhavis multe da eks-sovetiaj partoprenoj: Vera Vlasova kaj Mikaelo, barda liriko de Nataŝa, la latva « Vento Baltia » kun Austra (kiu tamen ne estas aŭstra), Biruta, Lolita kaj Sergej… Silvestra vespero funkciis laŭ la tradicio, kaj la novjaraj kisoj por la rusoj estis la unuaj. La internacia vespero arigis amason da ĝenerale talentaj kontribuoj de multaj partoprenantoj. Tro longe estus citi ilin ĉi tie!

Estis iom da malgajo en iuj vesperoj. La bonveniga memorigis i.a. la forpasintan fidelan partoprenanton Rémy Bouchet. En la adiaŭa vespero, ja ĉar adiaŭa.

Sed rusa vodko abunde fluis (kaj ne nur vodko), ankaŭ dum aliaj vesperoj. La plej ŝatata parto de la tagoj estas la neformala postvespera kunesto en la knajpo. Jen kion ĉefe maltrafis, tiuj, kiuj ne venis: la ĝojo renkontiĝi kun tute bunta aro da homoj, en tute speciala etoso. Babili pri ĉio ajn en Esperanto, trinki, drinki, kanti, muziki, diboĉeti…Kiu diras, ke Esperanto ne funkcias?

Mi multe parolis pri rusoj, sed tie ni estis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Kia bela Esperantujo!
Ĉu vere la lasta IF? Ĉu ne venos IF Nova? HDP sukcesis dum jardekoj sin dediĉi al preparado de brila kaj tre sukcesa aranĝo. Kiu kuraĝos transpreni la torĉon kaj pluvivigi IF?

Claude Nourmont
 
Januaro 2015
 
Sama raporto aperis ankaŭ  en "La Balta Ondo"  >  http://sezonoj.ru/2015/01/244if/
 


 

«  reen al paĝo albumo