Impresoj de Anna Striganova (Rusio)


29-a Internacia Festivalo en Dortmund
27.12. 2012 - 3.1. 2013
 
IF 2012 - 2013 - Mia belega homa reĝlando
 
"Nur amante, mi komencas aŭdi la paŝojn de Ananka - neevitebleco"
(Titano centaŭro Hiron)
 
De iu malproksima lando, varma kaj plena de pluvo, vento alportas ne nur la paŝojn,
kaj same la voĉon vian, Ananka.
Preskaŭ nekuraĝe prononcas tiu ĉi voĉo ne malpli antikvajn vortojn:

"Ĉio finiĝas, ankaŭ tiuj ĉi momentoj"
Ĉio finiĝas - jen estas la sola en nia mondo neevitebleco.
Sed nun la aventuro ankoraŭ ne komenciĝis, nun estas nur la antaŭtago de Internacia Festivalo,
kaj ene de la ĝoja antaŭsento mi nun aŭskultas viajn, similajn al la vento, paŝojn. Unu, du, tri.
 
Tago 0
Dortmund renkontas nin per la ĉielarko. Dum kelkaj momentoj mi ĝin ne kredas. Dumvive mi ĝin vidis nur kelkajn fojojn kaj nun en la vintra, en la novjara Germanio, ĝi aperas antaŭ mi ĉiun jaron. Ĝi estas por mi la bona heroldo de la neevitebla, nun neevitebla feliĉo.
En Dortmund pluvas. Ĉi tie regas la sezono, kiu ĉe ni tute ne ekzistas, duone-printempo duone-aŭtuno: sur la arboj kaj sur le tero dormas brunaj sekaj folioj, kelkaj folioj ankoraŭ gardas oranĝajn aŭtunajn kolorojn kaj ridas per la ruĝaj nervuroj; herbo portas verdan koloron de la juna printempo, sur la arbustoj tute novaj, humidaj floretoj, rozkoloraj kaj flavaj, najbaras kun la ruĝaj kaj bluaj sekaj beroj. Ŝajnas al mi ke la ĉielarko ne malaperis de la ĉielo, sed falis, brakumis urbon kaj kolorigis ĝin per tiuj ĉi teneraj tralumaj koloroj. Kaj poste la ĉielarko disvolviĝis en la aero. Granda urbo, striktaj katedraloj kaj apud ili multfoje pli helaj kaŭze de la pluvo, brilas per la ruĝaj kaj oranĝkoloraj lumoj novjaraj foirejoj. Ĉe la urba rando dormas per la postkristnaska dormo grandega ŝarĝhaveno.
Malantaŭe troviĝas la parko. Se vi kredas ke similaj malnovaj grandaj urboj estas la plej ŝatata loĝejo de vampiroj, kredu ke similaj parkoj, sendube, estas ilia plej ŝatata promenejo. Centjaraj arboj: platanoj, salikoj kaj kverkoj, kurbitaj per la nekonata magia forto, tiras sin al la ĉielo kaj ŝirmas sunan lumon. Kaj trunkoj ĝiaj, ŝtonaj benkoj, padetoj - ĉio estas kovrita per la malalta helverda musko. Lagoj plenplenaj da nigra akvo dormas kaj la vento ne tuŝas ilin, la vento tute ne eniras en la parkon, loĝejo de la memoro, de la ombroj kaj de la sorĉo. Arba ŝelo estas glata kaj humida kaj similas al la homa haŭto. Arboj salutas la gastojn, tiras al mi siajn branĉojn-manojn, kaj pro tio en la parko iĝas ankoraŭ pli malhele. Knaras la trunkoj, folioj susuras sub miaj paŝoj. En la plej malhela peco de la parko mi trovis la malgrandan padeton gvidatan ien suben. Sube dormas rusta fervojo kaj kreskas ankoraŭ pli multe da musko. Kaj la padeto gvidas supren, rampas la monteton, mi supreniĝas kaj subite la fluego de lumo blindigas min kaj plenigas min. Kiam finfine vidkapablo revenas, mi vidas antaŭ mi la kanalon, glatan, brilan. Suno estas ene de la akvo kaj sur ĝi, kaj sonore kantas de nenio reveninta vento. Mi ekkonas viajn, Ananka, neeviteblajn feliĉajn paŝojn. Unu, du, tri.
En la domo pruvosignante sian gastamecon, suprigas siajn du manplatojn A. Kolping, kreanto de la domo, monumento, kovrita per hel-verda musko. Domo silentas. Lumo ekzistas en la sola fenestro en la sola ĉambro sonas kelkaj voĉoj, susuras la folioj de kalendaroj, ankoraŭ ne unuiĝitaj.
 
Tago 1
Tiel oni povas eterne sidi kaj aŭskulti kiel poiomete pleniĝas la domo, kiel reviviĝas la ĉambroj. Tiel oni povas eterne rigari kiel, atente aŭskultante knaron de la pordo, sidas la unuaj gastoj kaj rigardas en la fenestron. Ĉiuj tridek minutojn venas iu nova kaj rekomencas la brakumojn, kaj ĉiu atendanto atendas iun specifan, propran homon. Kiel volas mi forpeli vin, Ananka, kaj tiel atendi ĉiam. Sed denove mi aŭdas viajn paŝojn, en la sonorado de katedralaj kloŝoj en la strato. Kaj se eliri al la strato, kie tiu ĉi longa sonorado interfrapiĝas en la ŝtonaj muroj, en la pavimo, kaj flugas reen, miksas sin kun la nova sonorado, pligrandiĝas, do vi povas per la tuta via korpo senti ĝin. Timige kaj admirinde tremos via korpo eta, kompare kun tiu ĉi grandega sono.
Komenciĝas la vespero. En la domo estas multe da lumo, multe da homoj, sed ekstere daŭre tondras la sonorado, kaj ankaŭ ni ankoraŭ atente aŭskultas knaron de la pordo. Ne ĉiuj homoj jam venis. Ankoraŭ kelkajn fojojn en la dolĉa brakumado haltos la tempo. Haltos momentoj por ĉiam prenitaj de ni ĉe la eterno.
 
Tagoj 2-3
Kadra temo estas Interreto, digna, por ĉiuj konata kaj nun neeviteble grava temo por ajna gusto: de la serioza sociologia superrigardo ĝis la tenera, diskutebla filozofio. Por studi, por pasi ekzamenon kaj meriti diplomon, por diskuti dum la kafopaŭzo kaj neeviteble en la diskuto alveni al la viva senco. Sed ie, sur la rando de la konscio, tute ne serioze, dancas la penso, ke ĝuste tie, en la interreto, poste ĉiuj ni provos kapti la rememoroj per la leteroj kaj per la fotoj. Trans miloj da kilometroj. Unu, du, tri...
Multe da aliaj temoj kaj aferoj: steloj, violonoj, vintra naĝado kaj demokratio, pupoj, ŝtonoj kaj perloj.Vespere - multe da muziko: gitaroj, akordionoj, kuleroj, voĉoj. Kaj multege da interparoloj kiujn mi aŭskultis kaj senintence subaŭskultis - mi laboras en la Knajpo kaj ĉiuj sekretoj ĉe la bufedo estas la miaj. Kaj ankaŭ mi havas vinojn, siropojn, kafon kaj multe da batita kremo. Mi aŭskultas, mi fiksrigardas en viajn okulojn, mi provas kompreni la sekretan sencon de la vorto "Etoso", kaj pro kia miraklo ne ekzistas en mondo aliaj samaj homoj, kaj pro kia miraklo ne ekzistas en la mondo insulo same hela kiel tiu ĉi domo. Iam mi pensis ke neniam mi amos ion pli kiel mi amas la arbarojn, la riverojn, la komplikan ludon de la nuboj. Sed mi eraris. Nuntempe mi amas vin - mia belega homa reĝlando. Kaj nun mi fiksrigardas vin, mi volas kompreni tion, kio ne estas kreita por kompreni: vian netransiran, vian eternan, tion, kio dormas en la profundo de viaj okuloj.
 
Tago 4
Ekskursa tago. Ruhr regiono kun ĝia preskaŭ idilia kombinaĵo de grandegaj uzinoj, tuboj, gazkonservejoj, glataj kanaloj - samtempe kun la antikveco (katedraloj, pavimoj, multkoloraj dometoj) kaj kun la naturo, plibeligita per homoj (flotitaj arbustoj, parkoj de ombroj, arboj kovritaj per la musko).
Malnova, nun transformiĝinta al la muzeo, minejo - la ĉefa celo de nia malgranda vojaĝo - per muroj ĝi tiras sin al la horizonto kaj per oranĝkoloraj tuboj tiras al la helblua ĉielo. Elerinte el ĝia griza ventraĉo mi sentis min feliĉa starante sur ĝia kapo sub la kisoj de la freŝa vento. Lumigintaj per la suno, konstruaĵoj brilis per la plezura rustoranĝa brilo, ili similis al la mekanikaj ludiloj de infanoj - gigantoj. Blanka makulo - brilis suben, ankaŭ simila al la ludilo, glitejo kun multo da etaj hometoj cirkaŭglitantaj. Kaj malproksime la verda herbo miksiĝis kun la helblua ĉielo. Kaj sonore fajfis la vento, samtempe sunplena kaj malvarma, ĉe ni tiu ĉi vento ekzistas nur aprile. Ĝi fajfis kun la jubilo, kun la fiero. Kaj fiero ĝia transiris al mi, fiero pri ĉiuj homoj. Homoj, kiuj kreas similajn konstruaĵojn, etenditajn al la ĉielo, kaj poste transformigas ilin al la muzeoj, kaj poste detruas ilin ĝis pulvo. Homoj. Belega homa reĝlando, ĉiopova. Ĉu per tio eterna, kion mi diligente serĉas en la profundo de viaj okuloj? Sonoras vento, ridas kaj en ĝia kanto, mi denove rekonas vian, Ananka, deantikve homan voĉon.
Vespero. Nia lasta celo - gasujo - ankoraŭ nekredeble alta. Mallumas kaj mi preskaŭ ne povas foti, bedaŭrinde. Kaj subite tra la objektivo mi vidas tute alian bildon, helan, klare videblan. Flanke de la gasujo alumiĝis la blua bendo kaj malgrandaj lumoj ekkuris supren en la ĉielon. Kaj ĉiu estingiĝis iom ne sukcesinte atingi la celon.
 
Tago 5

Novjarfesto, Silvestro. Denove tiu ĉi festo estos neordinara, denove ĝi venos multfoje. Komence en Rusio, poste en la baltaj landoj kaj en Israelo, poste ĉi tie. Kaj estos aŭdebla brila novjara flugo, tempo iĝos tuŝebla.
Sed nun vespero ankoraŭ ne venis. Pluvo finiĝis kaj eliras la lasta ĉijare, la speciala suno. Iluminiĝo. Por ĉiam forbrulas ĉio ne necesa, ĉio stulta. Kaj la unuaj forbrulas miaj ridindaj konsideradoj pri la eterna ene de viaj okuloj pri la malhela kaj pri la nepenetrinta, pri la animoj kaj pri la intimaj misteroj. Diablo prenu la eternan! Mi rigardas ne tien. Jen estas vi, viaj manoj, vortoj, sulketoj en la anguloj apud okuloj, viaj jen tiuj ĉi movoj, viaj jen tiuj ĉi rigardoj, via spirado en tiu ĉi momento, pereema, pasanta, ĉiumomente foriĝanta kaj pro tio tiel kortuŝe, tiel forte amata. "Mi komprenis ke la materio konsistas nur de la amo kaj bonkoreco, materio kaj la kutimo de la amikeca komunikado - belega homa reĝlando".
Tiuj ĉi manoj demonhavantaj per tiu ĉi, hodiaŭa impeto kreas turojn atingantajn ĉielon, kaj poste detruas ĝin ĝis la polvo. Pasemaj, fragilaj, senfine karaj, viaj, Ananka, via akiro - jen kio estas la belega homa reĝlando. Sen altaj materioj. "Amo estas la tuŝebla brakumo de tio kio estas kondamnita al pereemo". Kaj brakumante ni kreas, faras la nefareblan, kaj ni iĝas egalaj al dioj, kiujn ni mem kreis kaj faris en la mallonga momento de la brulado. Jen: vi ridas, kaj malgrandaj sulketoj, similaj al sunradioj, aperas ĉe okulanguloj. Vi tristas kaj viaj brovoj kurbiĝas en la nekredablan nesimetrian arkon. Vi estas laca kaj malgrandaj gutoj de ŝvito aperas sur viaj vangoj. Sed la plej bonaj rakontantoj estas viaj manoj. Mi fiksrigardas vin, en via fragila, en via nekonstanta, mi rememoras por ĉiam, «mi ne redonos, aŭskultu, Ananka, mi ne redonos!» Eksterlima atento, ĉiovida kaj ĉiomemora, aliformiĝas en la silenta tenereco. Kuras minutoj, flugas en la ĉielo la Nova Jaro, kaj jen tiu ĉi brila bulo da pasintaj kaj novaj impresoj frakasiĝis kontraŭ la densa silento. Nun nenio estas. Mi ne povas rememori la lumon, la muzikon, la tuŝojn. Mi memoras nur la plenan obskuron antaŭ miaj fermitaj okuloj kaj la marĉan nepenetreblan silenton de la absoluta feliĉo.
Silento.
De iu alia tre malproksima mondo, de la alia jaro flugas knaro de la fenestro kaj la bona, freŝa malvarmeco brakumas
mian korpon. Vento de la nova jaro eniras el la ekstero. Via spiro, Ananka. En via spiro aŭskultas mi kaj la freŝan venton, kaj la mildiĝon, kaj la novjaran sonoradon.
 
Tago 6

15 landoj. En la interparoloj kaj ne nur. En Islando loĝas troloj. Kia stultaĵo - altaj kiel montoj! En Danio tio povas esti, sed niaj, veraj islandaj troloj, iom pli malaltaj ol homoj.
Ĉu Rusio plaĉis al vi? Verkisto el Japanio kunfrapas la manojn: kvankam jes! Kvin tagojn mi per la trajno veturis tra Siberio - estis vera fabelo. Vi endormiĝas kaj vidas nur la arbarojn, vi vekiĝas kaj vidas nur la arbarojn, vi legas libron kaj vidas nur la arbarojn. Kvin tagojn!
Ĉu vi ŝatas la terurajn fabelojn? Mi multe pridiskutis tion kun miaj italaj amikoj kaj mi pensas, ke ili, legintaj per amataj homoj, helpas al infanoj venki la monstroj en siaj koroj.
Kaj krom la diskutoj - novjaraj kukoj el Francio, tropikaj fruktoj kaj ĉampano - nekredeble - vere el Ĉampanjo!
Finfine mi sukcesis viziti la prelegon pri la astronomio, mi volis aŭskulti ĝin jam kelkajn jarojn. Sur pala en la hela salono ekrano aperas steloj, supreniras, rampas al supro de la ekrano. Steloj - kupolo sur la tero, kupolo kie staris la konstelacioj, stelaj bildoj, bildoj-fabeloj, bildoj-revoj. Drakoj, balenoj, birdoj, antikvaj herooj kaj iliaj amatinoj, haltis el sia ĉiutaga vantaĵo, vantaĵo ne estas plu. Ili senmoviĝas, brilas per sia stela lumo. Unu epoko post la alia. Do kie vi estas, Ananka? Certe mi ŝercas, de la infaneco mi bone scias ke la stelaj bildoj - estas nur la frukto de fantazio de la fragilaj malgrandaj, homoj. Malproksimaj unu de la alia, disĵetitaj en la universo, nur de la Tero steloj similas al la mitologiaj konturoj. Kaj nenio neniam staris por ĉiam en la stela kupolo. Bela prelego kaj sur la ekrano finiĝas nokto kaj komenciĝas la mateno. Oni ne plu vidas stelojn, sed la fantaziaj konstelaciaj bildoj tute ne volas malaperi.
La unuan de januaro mi nepre devas iom promeni. Mia celo denove estas parko, ĉi foje hela, kun iom da sekaj rozoj sur la arbustoj kaj tre fieraj anseroj en la lago. Mi rigardis la anserojn kiam ekvidis ke en la akvo alumiĝis la unua oranĝkolora lanterneto, poste la alia glitiĝis kaj malaperis ĉe la alia bordo, sur la kapo de promena trajneto. Tiel ili alumiĝis unu post la alia kaj ŝanĝis ĉion. Kverkoj brilis per la ora lumo, tilioj per la rozkolora, aliaj arboj per la verda. Lago transformiĝis en la sorĉan reĝlandon de feinoj. Sur la arbustoj aperis kokonoj de la lumaj papilioj. Strangaj, diversaj lanternoj ankoraŭ povis ludi la silentan, fabelan muzikon, ĉiuj ludis la propran. Sed la plej bela kaj la plej trista estis promenanta malproksime, apud la arbaro, hordo de la lumaj ĉevaloj.
Mi admiras la kapablon de la germanoj ne ŝanĝi la naturon per sia arto, sed substreki, profundigi, kompreni ĝian belecon. Mi ne scias la bildon pli taŭgan por la unua tago de nova jaro ol tiu ĉi reĝlando de la naturo kaj de la lanternoj.
 
Tago 7
Komenciĝis ĝi per la prelego, kiu estis en mia vizitlisto de la komenco. La prelego estis dediĉita al la proverba projekto de mia amiko, projekto tiel grandega kaj skurpula, ke mi kun mia sufiĉe granda pacienco ne povas eĉ imagi la similan. Kaj ankoraŭ la malgranda peceto de tiu ĉi projekto (proverbaro.net) ĉiuloke akompanis min dum tiel, nun jam pasinta, malfacila jaro, la plej malfacila jaro en mia vivo. Tiu ĉi peceto estas la proverba kalendaro por la enskriboj, en mia kazo, por la pentraĵoj. Unu el la plej valoraj donacoj, kiujn mi iam ricevis.
Kaj ankoraŭ tiu ĉi tago finiĝis per la neordinara vespero. En la Knajpo ĉiam sonas multe da muziko, sed tiu ĉi vespero estis plenplena da muziko, da muziko levanta de la lokoj, devigata danci kiel vi povas, sen la honto. Kaj kun kiu vi volas, engaĝante sen la honto. Ankoraŭ unu grava trajto de IF, via donaco, Ananka, manko de la honto. Kiam ajn, sed ne nun! Tie, en la granda mondo, kie ekzistas miriadoj da tagoj, oni povas atendi kaj pripensi, ĉi tie ni havas nur unu semajnon, fari kaj diri ĉion tion magian, kio estas preskaŭ malpermesita en la ĉiutaga vivo, kiu tiel timas ĉion vere gravan.
Sonas multe da kantoj. Kaj sen ajna honto mi scias ke kelkaj el ili sonas por mi, nur por mi. Ili ankoraŭ sonas, mi ankoraŭ memoras iliajn sonojn, voĉojn. Atendu ankoraŭ iom, ĉu vi aŭdas min? Ili sonu...
 
Tago 8
Mi ne volus ankoraŭ unu fojon citi "La etan princon". Jes, certe, ĉitage mi ploros, kaj certe pro tio mi sentas min feliĉa. Feliĉa dolĉe kaj dolore. Bone ke ĝuste hodiaŭ mi prelegas pri fabeloj. Pli bone mi parolos post la sendorma nokto, kiam mi forgesis ĉion, antaŭe elpensitan. Kaj ankoraŭ pli bone estas, ke miaj pupoj denove disveturos al la diversaj landoj. Kaj jen finiĝas mia prelego kaj venas tempo de la unua grava adiaŭo. Denove la brila bulo de impresoj frakasiĝas al la plena silento kaj al la plena obskuro. Denove malaperas la mondo kaj denove daŭras, daŭras tiu ĉi feliĉa neesto.
Silento.
Kaj jen ekstere, post la fenestro, post la larmoj, certe dolĉaj, aperas kaj malaperas la aŭto.
La tuta urbo brilas ene de la pluvo, lumas lanternoj, brilas multkoloraj fajretoj de la kristnaskaj foiroj. Moviĝas en la strato multkoloraj ombreloj. Kaj denove sonas la kloŝoj, kaj nun, en la strato, sonorado estas tiel forta, ke la tero tremas, kaj tremas mia malgranda korpo. Paŝoj: unu, du, tri.
"Tiel deŝiriĝos tiu ĉi miraklo, deŝiriĝos facile kaj simple"
 
P.S. Tago 9
La lastaj momentoj antaŭ la forveturo. Ĉio estas facila, ĉio estas bonega. Mano en la mano, iom malvarma mano, iom malfacila spirado. Mi fermas okulojn. Mi ne fordonos vin al la tempo, mi ne fordonos! Mi memoras vin ĝis la lasta sulketo, mi rememoros por ĉiam!
Ĉu? Kaj la koloron de okuloj ĉu vi rememoras? Kaj jen vi denove ridas pri mi, Ananka, nun en la sono de la pluvo en la strato, kiu jam atendas min. Kiel bona, kiel sona, kiel ĝoja estas via rido. Kaŭze de ĝi tiel dolĉa, tiel profunda estas tio, kio ankoraŭ daŭras. Ni neniam staros, ni neniam ŝtoniĝos, ni ĉiam tuŝante brakumos tion, kio estas pereema, kio malaperas, kvazaŭ arĝenta sablo inter niaj fingroj.

Anna Striganova

25 jan  2013

Anna Striganova

Anna Striganova
RU-117593 Moskva / 
МОСКВА
Rusio / РОССИЯ

    

 fotis: Rémy Bouchet, Francio










> > >
 
Ekspozicieto de Anna
pri Fabelaj Mondoj
 
fotis: Amri Wandel, Israelo
     
 

«  reen al paĝo albumo