Raporto de Claude Nourmont (Luksemburgio)

aperinta en revuo Esperanto, februaro 2009, n-ro 1222, p.29


25-a Internacia Festivalo en Düsseldorf
27.12. 2008 - 3.1. 2009

» IF: Internacia Festivalo sed ne nur ... «

Partoprenanto, kiu unuan fojon partoprenis la tradician internacian festivalon diris al mi: ĉu estus troige diri, ke UK povus lerni el la IF? Tiuj, kiuj partoprenis jam multajn fojojn, ne tro surpriziĝas: ĉio fariĝas rutina, ĝenerale bone funkcias, kaj kritikemuloj serĉas ĝuste la etajn malagrablajn erojn en ĝenerale bone funkcianta aranĝo. Spertoj de la organizanto kaj ties helpantoj kompreneble ludas grandan rolon. Dum iuj el la programeroj, kiu traktis pri kongresoj, iu admiris la bonegan organizitecon de la aranĝo, kiu verŝajne ŝuldiĝas al tio, ke se sama homo prizorgas la aranĝon de renkontiĝo, tiu akiras valorajn spertojn, kiujn li povas reinvesti la postan jaron, des pli se ĉiam en la sama lando, foje en la sama ejo, dum por UK ĉiujare LKK devas reinventi diversajn paŝojn de la organizo, en malsama lando kun malsama kulturo kaj malsamaj cirkonstancoj. Ankaŭ la skalo estas tute alia: en IF kunvenis ĉ. 150 homoj, do povas esti multaj programeroj, kiujn ne eblus organizi por pli grandskala aranĝo, ekzemple ĉiuvespere komuna babilumado, muzikado, kantado, trinkado, en sama ejo. Ankaŭ la granda avantaĝo estas, ke ĉio okazas en la sama loko: programo, manĝado, tranoktado…

La kadra temo estis literaturo, kaj tiel estis kelkaj prelegoj pri la temo, la relative malmultaj ĉeestintaj aŭtoroj prezentis siajn verkojn en aŭtora horo, sed tio ne estis la solaj seriozaj programeroj. Estis tiom riĉa programo, ĉiam okazis paralele 4 aŭ 5 programeroj, ke ofte malfacilis elekti, kion ĉeesti: mi persone bedaŭris iujn koincidojn. Ĉu ĉeesti prelegon de Ulrich Lins pri 'TEJO en 1968' aŭ aŭskulti Renaton Corsetti paroli pri 'Homoj kaj membroj en la movado' ? Ne solvebla dilemo. Kaj pri juda humuro Josef Ŝemer certe ridigos la ĉeestantojn. Feliĉe la kvaran proponon mi rajtas flankenmeti, ĉar ĝi rilatas al alia speco de publiko, al kiu mi delonge ne plu apartenas: temas pri ekzerca rondo por ne tiom lertaj parolantoj, gvidita de Tatjana Loskutova. Tio estis la unua mateno. Posttagmeze denove 4 paralelaj programoj, kaj aldone ebleco ekskursi al la malnova parto de la urbo Düsseldorf…Ni ne havas tempon enui. Post la kafpaŭzo, denove 4 paralelaj programeroj; i.a. komenciĝas la unua sesio de IVU, kun prelego de Renato Corsetti, ne maltrafebla: lingvistikaj observoj pri kelkaj trajtoj de Esperanto. Inter la 25 IF kiujn mi ĉeestis, tiu ŝajnas al mi esti la plej serioza. Ne nur pro la fakaj prelegoj, ne nur pro IVU (vidu la apartan raporton de Amri Wandel) sed  ankaŭ pro la okazigo de la tutunuaj novtipaj ekzamenoj. Mi mem miris, ke eblis okazigi tiun sesion. Mallonge antaŭe venis la propono okazigi ilin en IF, kaj mi supozis, ke neniu emus fari ekzamenojn en tiu festivala jarfina etoso. Feliĉe mi malpravis: estis granda interesiĝo, konsiderante la lastminutecon, la ekzamenojn oni anoncis nur dum la IF mem. Tiuj aferoj donis sian karakteron al la Jubilea IF: inter la diversaj jarŝanĝaj aranĝoj, ĝi verŝajne estis la sola, kie okazis tiaj seriozaj eroj.

Eblis frandi Piron, kaj kisi la ranon, joge ekzerci, lerni linian dancon, informiĝi pri kupado (kun praktikaj ekzercoj), origamii, paki per japana tuko aŭ navigi en la virtuala mondo de Dua Vivo. Estis Iano ĉe la piano.Magiisto kaj pupteatristo Triksini malkaŝis la sekretojn de sia arto per seminarietoj. Per bildaj prezentoj oni vojaĝis tra Japanio, Argentino, Venezuelo, Rusio, Armenio, Nepalo  aŭ Nord-Vjetnamio.

Kaj la kutimaĵoj en tiu sezono: silvestra bufedo (kiu tamen havis nenion festecan) kaj silvestra balo, kun sinsekva festado de la novaj jaroj, laŭ la horzonoj de la partoprenantoj; ĉampano, kisado, kaj grandioza etoso.

Kiel kutime funkciis libroservo, kie feliĉe alvenis en la antaŭlasta vespero, rekte alportita el la presejo, la nova libro de ĉeestanta verkistino Anna Löwenstein "Morto de Artisto", kiu tiel povis prezenti ĝin al la publiko en sia aŭtora horo.

La ekskurso celis viziton al 3 landoj, Germanio, Belgio, Nederlando. Unue ni rapide vizitetis la centron de Aachen, tra malnovaj stratoj kaj placoj, kaj ni rigardis la mirindan katedralon. Sed eble plej memorinda estis la vizito al bakejo, kie oni preparas la akenajn spickukojn "Printen" (kaj ni rajtis gustumi tiujn "presaĵojn"). Poste, ek al Kelmis, en Belgio. Moresnet, kie situas Kelmis, havas tre specialan historion, kiun prezentis la tie akceptanta esperantisto Mathieu Schrymecker. Unue Moresnet estis 'neŭtrala ŝtato' inter 1815 kaj 1919, pro malakordo inter Prusio kaj Nederlando. Kaj en aŭgusto 1908, do antaŭ 100 jaroj, fondiĝis la Esperanto-ŝtato 'Amikejo'. Nin atendis la televido, kaj rezultis diversaj intervjuoj. La abundega manĝo daŭris tiom longe, ke fine jam noktis, kiam ni atingis la trilandan punkton, kaj pri pluaj vizitoj de nederlandaĵoj ni devis rezigni.

Multe da muziko, ne nur dum la vesperoj. Mikaelo Bronŝtejn, aŭtoro kaj bardo el Rusio,  reĝisoris la  interkonan vesperon, kaj partoprenigis la ĉeestantojn en diversaj ludoj. Tre ŝatataj estis "La danĝera ul' ", koncerto de Ĵak Le Puil, kun kantoj el 30-jara repertuaro, kaj la koncerto de Alejandro Cossavella, multfaceta artisto el suda Argentino. Alejandro cetere ne nur turneis tra kelkaj eŭropaj landoj dum la pasintaj monatoj, sed li tiam sukcesis turnei tra la tri germanaj jarfinaj aranĝoj. La lasta vespero estis kiel kutime prezentado de muzikaj, dancaj aŭ skeĉaj  kontribuoj de diversaj partoprenantoj.

Sed la plej granda etoso estis ĉiam post la oficiala programo, en la "Knajpo" – fakte la Knajpo estas ankaŭ iasence oficiala parto de la programo, ĉar tie ĉiuj retroviĝas, trinkas, babilas, iuj muzikas, ĝis malfrua horo. Gratulindaj prizorgantoj (ĉefe prizorgantinoj), kiuj fermas la butikon nur kiam ne plu estas kliento...Sen Knajpo IF ne estus IF!

Tiu ĉi IF estis la 25a, kaj do necesis festi la Jubileon. Oni tion faris per speciala vespero, kie la magiisto elmagiis la 13 ĉeestantajn partoprenintojn de la unua IF, okazinta en la jarŝanĝo 1979/1980. Sekvis anekdotoj el tiu unua IF (kiu tiam estis samloke kiel IS), kelkaj surprizaj lumbildoj, muzikaj kaj aliaj kontribuoj honore al la pioniroj de IF, kaj fine la magiisto aŭguris pri estonto de IF. La vespero glore finiĝis per trinkado de ŝaŭmvino kaj frandado de memorindaj kukegoj speciale menditaj por la okazo.

La nunaj  partoprenantoj estas fakte pli malpli la sama generacio kiu antaŭ 29 jaroj transiris de IS al IF…kiuj daŭre ŝatas la ecojn de la programo, la etoson, kaj ĉefe la eblecon retrovi la geamikojn de jaro al jaro. Ĉi jare la IF funkciis kiel aparte altnivela klerigejo, kio ne malhelpis ĝui la kutiman distran etoson.  Inda Jubileo!  Dankegon al la ĉefa motoro HDP (Hans-Dieter Platz) kiu sukcesas tra la jaroj stiri la aranĝon, kaj feliĉigi postulemajn partoprenantojn.

 Claude Nourmont
 januaro 2009



Claude Nourmont
LU-5682 Dalheim
Luksemburgio


    
(Claude prezentas la unuan
kaj la aktualan IF-broŝurojn)


fotis: Rémy Bouchet