Raporto de Anatoli Ionesov, Samarkand, Uzbekio


20-a Internacia Festivalo en Kiel

» Uzbekio kaj Germanio «

La ĉefa tagĵurnalo en Uzbekio prezentis tutpaĝan artikolon de Anatoli Ionesov pri la vojaĝo al la 20-a IF en Kiel. La uzbeklingva tagĵurnalo nomiĝas "Zarafshon" (nomo de la plej granda rivero en Uzbekio, kun signifo "portanta oron"). La supra titolo tekstas "Uzbekio kaj Germanio", la malsupraj (enkadrigitaj) grandaj literoj portas la titolon "En la lando de Fratoj Grimm: Esperanto fortigas ligojn de amikeco". Ĝi aperis la 16-an de marto 2004 kaj temas pri la partopreno en la Internacia Festivalo en Kiel kaj la postokaza rondveturo (prelegvojaĝo) i.a. al Bremen, Antwerpen, Köln, Konstanz kaj Freiburg (parta traduko en la fino de la paĝo).

Anatoli estas la direktoro de "Internacia Muzeo de Paco kaj Solidareco" en Samarkand kaj prelegis en la jubilea IF pri "Samarkand: Perlo de l'Mondo - vojkruciĝo inter kulturoj de Oriento kaj Okcidento". La foto, farita de Heti Fischer (Germanio) dum la prelego en IF, montras ekspozicieton de malgranda orienta bazaro kun lokaj specialaĵoj kaj gustumo de samarkandaj vinoj ... Videblas i.a.
(de maldekstre): André Grossmann (Francio), Ranieri Clerici (Italio) kaj Jón Elíasson (Islando).





Ankaŭ la populara tutlanda - ruslingva - semajngazeto "Business Vestnik Vostoka" ("Negoca Heroldo de l'Oriento") publikigis artikol-serion pri la prelegvojaĝo de Anatoli Ionesov. La unua parto (vd. la sekvajn fotojn) temis pri la 20-a IF en Kiel kaj aperis je la 4-a de marto 2004, sub la titolo "Kun Esperanto en la lando de Fratoj Grimm", subtitolo estas "Popola diplomato el Samarkand serie prelegis en Germanio pri Uzbekio".

La gazeto BVV estas cirkulata en urboj de Uzbekio, en aliaj ŝtatoj de Centrazia regiono, en la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj kaj ankaŭ en la aviadiloj de la uzbeka nacia flugkompanio, same en trajnoj de la lando.

La fotoj montras la urbon Kiel kaj la aŭtoron, Anatoli Ionesov.




Parta traduko de la supraj ĵurnalaj tekstoj:

En la lando de Fratoj Grimm - Esperanto kreas pontojn de amikeco

La direktoro de la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidareco Anatoli Ionesov (Samarkando, Uzbekio) antaŭ nelonge revenis el FRG, kie li rondvojaĝis laŭ invito de Germana Esperanto-Asocio. Li partoprenis la Internacian Festivalon en Kiel kaj poste prelegis en diversaj urboj de Germanio. Ĉi-sube li rakontas pri siaj vojaĝimpresoj.

Internacia Festivalo en Kiel


La vojaĝo komenciĝis en la pleja nordo de Germanio en la havenurbo Kiel, kie okazis la Internacia Festivalo (IF). Kiel estas ĉefurbo de Schleswig-Holstein, verŝajne ĝi plej bone konatas pro sia pitoreska mara fjordo "Kieler Förde", kiu 'entranĉiĝas' praktike ĝis la urbocentro. Tial grandegaj multferdekaj pramŝhipoj ĉi tie povas "eniri" la centron de Kiel. Impresa vidaĵo! Ĉiujare fine de junio en Kiel okazas la plej granda en la mondo velboatkonkurso "Kieler Woche". Por la partoprenantoj de la festivalo ties organizantoj aranĝis unutagan ekskursvojaĝon al la malnova urbo Lübeck. Ĉi tie troviĝas la plej granda en Eŭropo pramŝipa haveno. Malnova urbocentro situas sur la insulo, kies tuta teritorio ekde 1987 estas parto de Monda heredaĵo de UNESKO. Sur la 500-jara urba pordego estas latinlingve skribite: "Konkordo en la domo, paco ekstere". En Lübeck naskiĝis Nobelpremiitoj Thomas Mann kaj Willy Brandt. Dum la dua mondmilito Lübeck, samkiel multaj aliaj urboj de Germanio, estis forte detruita. Post multjaraj skrupulaj laboroj oni sukcesis rekonstrui la romantikan etoson de ties malnova centro kun la fama konstruaĵo de la urbodomo, kiun jam en la XIX-a jarcento oni nomis "fabelo el ŝtono". Lübeck famas ankaŭ kiel centro pri produktado de marcipano. Ni vizitis la specialan muzeon de marcipano, kie ni konatiĝis kun historio kaj teknologio de farado de tiu ĉi ŝatata en Germanio frandaĵo.

Ni revenu al nia Festivalo. IF okazas ĉiujare en diversaj lokoj de Germanio. Tiu 20-a jubilea arigis pli ol 200 partoprenantojn de diversaj aĝoj kaj profesioj el 22 landoj, multaj venis tutfamilie. Kadre de la Festivalo okazis multnombraj diversspecaj aranĝoj: seminarioj, prelegoj, "rondaj tabloj", koncertoj, teatraĵoj, ludoj, dancoj, specialaj eventoj por infanoj kaj gejunuloj. Interpretistoj, kompreneble, ne bezonatis, ĉiuj bonege komprenis unu la alian komunikante en la internacia lingvo Esperanto. Estis interese kaj kortuŝe observi la parolmanieron de tiel nomataj 'denaskaj esperantistoj', infanoj, kiuj dank' al siaj gepatroj parolas Esperanton ekde naskiĝo. Cetere, esperantistoj, kie ajn ili loĝu, kutime parolas kelkajn lingvojn. Veŝajne tion influas ankaŭ propedeŭtika rolo de Esperanto faciliganta lernadon de fremdaj lingvoj kaj strebo de esperantistoj al ekkono de aliaj kulturoj kaj popoloj. La festivalo estis bonege organizita. Pri tio sendube meritas multjara senlaca IF-organizanto Hans-Dieter Platz (amike nomata HDP) kaj lia teamo de volontuloj. Memorindas diversaj dumfestivalaj programeroj. Ekzemple: prezentado de miraklaj sanigaj efikoj de ginsengo fare de Jeong-ok Song kaj Harald Schicke, jen humurplenaj, jen seriozaj elpaŝoj de Mikaelo Bronŝtejn; majstra trukfotado de Klaus-Dieter Albrecht, emocia rakonto de dagestanano Abduraĥman Junusov pri sia lando de montoj, Internacia vespero, Silvestra balo, koncerto de Kazaĥ-devena paro Ĵomart Amzeev kaj Nataŝa Gerlaĥ (nun loĝantaj en Svedio), kiuj, interalie, prezentis sian konatan lirikan kanzonon "Samarkand". Ĝi estas kvazaŭ ilia rememoro pri la iama vizito al nia urbo dudekon da jaroj antaŭe por partopreni la organizitan de ni renkontiĝon de esperantistoj de Uzbekio - UzER, kie fakte okazis ilia unua debuta koncerto antaŭ diversurba E-publiko. Ĵomart kaj Nataŝa en sia kanto nomas Samarkandon "fabela lando". Tiu ĉi kanzono ankaŭ donis titolon al unu el iliaj muzikalbumoj. La organizantoj de IF enprogramigis du miajn prelegojn "Samarkando, vojkruciĝo de Kulturoj inter Oriento kaj Okcidento" kaj "La Internacia Muzeo de Paco kaj Solidareco en Samarkando - Unika Muzeo en Esperantujo".

Ambaŭ elpaŝoj estis akompanataj de lumbildoj, demonstrataj pere de diĝita projekciilo, pri nia lando, ties popolaj tradicioj kaj kutimoj, vidindaĵoj de nia regiono, pri nia Pacmuzeo kaj ties internaciaj projektoj. Krom tio dum la Samarkanda vespero sonis uzbekaj popolinstrumentaj melodioj, kiuj helpis krei specifan orientan etoson, tion kontribuis ankaŭ organizita de mi malgranda improvizita samarkanda bazaro, kie gustumeblis nialandaj dolĉaĵoj, sekigitaj fruktoj, nuksoj. Certe tie ne mankis ankaŭ gustumado de ŝatata de ĉiuj en la Oriento aromplena verda teo kaj famaj samarkandaj vinoj. Unuvorte, por multaj partoprenantoj tio iĝis malkovro de la malproksima, sed amika lando kun ties riĉega historio, kulturo kaj tradicioj. Kaj post la festivalo min atendis prelegturneo pri la supremenciita temaro en Esperanto-kluboj de plej diversaj urboj, mi devis traveturi preskau la tutan landon de la nordo ĝis la sudo laŭ la itinero zorge ellaborita de Wolfgang Loose, komisiito de GEA. Entute, miaj prelegoj okazis en 16 urboj, inkluzive belgan, kaj pli precize flandran, Antverpenon.

(Anatoli Ionesov, Uzbekio)