Raporto de Biruta Rozenfelde, Latvio
en "Latvia Esperantisto", januaro 2004, 1 (70)


20-a Internacia Festivalo en Kiel

» La 20-a jubilea IF en Kiel «

Jam la 20-an fojon okazis la Internacia Festivalo (27.12.2003 - 03.01.2004). Ĝin partoprenis 200 esperantistoj el 21 lando, inter ili 2 el Latvio - Biruta Rozenfelde kaj Mara Timermane. Kadra temo de la Festivalo estis Rusio. Pro tio la plej multe da prelegoj estis pri Rusio.

La temo de prelego de Biruta estis "Impresoj pri deportado al la Fora Oriento de Rusio", ĉar ŝi mem estis deportita en la jaro 1949 kune kun la gepatroj kaj gefratoj al Amura regiono. Multaj aŭskultantoj antaŭe nenion sciis pri la deportadoj en iama Sovetunio. Post la prelego sekvis multaj demandoj. Mara prelegis pri "Kantanta revolucio" en Latvio. La prelego temis pri liberiĝo de sub sovetia okupacio.

La festivala programo estis sufiĉe amuza. Mara vizitis la tradician novjaran saŭnon, dum Biruta prelegis. Sed kiam prelegis Mara, Biruta ŝin subtenis. Okazis danckursoj de argentina tango, rumbo, polonezo; amuzaj muzikaj lecionoj de la kantistino Elena Puĥova, instruado de rusaj dancoj kaj kantoj. Oni povis aŭskulti la koncertojn de Ĵomart kaj Nataŝa, Mikaelo Bronŝtejn, Elena Puĥova, la koncerton "Oraj kantoj".

En Kiel esperantistoj vizitis la ŝipan muzeon, la kvartalon Gaarden kaj la urbodomon. Okazis tuttaga aŭtobusa ekskurso al urbo Lübeck. Tie oni vizitis la marcipanan muzeon kaj marcipanan kafejon kun vendejo. Kulmino de la Festivalo estis la tradicia Silvestra bufedo, Silvestra balo kaj la renkonto de la Nova 2004a jaro. La festo komenciĝis per polonezo. La novan jaron oni renkontis trifoje. Je la 22a horo renkontis la novan jaron la partoprenantoj el Rusio, je la 23a horo - la partoprenantoj el Baltio kaj Finnlando kaj je la 24a horo - ĉiuj kune. Ĉiufoje oni trinkis ĉampanon kaj gratulis unu la alian.

La 21a Internacia Festivalo okazos ekde la 27a de decembro 2004 ĝis la 3a de januaro 2005 en urbo Magdeburg.

Biruta Rozenfelde, Latvio