Raporto de Claude Nourmont, Luksemburgio
en revuo Esperanto, marto 2004 (1168)


20-a Internacia Festivalo en Kiel
27 dec 2003 - 3 jan 2004

» Ĉu la movado malbonfartas? «

La direktoron de la pacmuzeo de Samarkand, fiŝkaptiston el Islando, mondkonatan bulgardevenan akordionistinon,  ĵurnaliston el Dagestano, germanan etnologinon, verkiston el Rusio, polan profesoron pri manaĝerado, germanan diplomaton, pranepon de verkistino Marie Hankel, tri akademianojn: kie oni povas renkonti kune tiajn personecojn?

Kompreneble en la Internacia Festivalo, la tradicia aranĝo por familioj, kiu festis ĉi-jare sian 20-an sesion. Inter preskaŭ 200 partoprenantoj el 21 landoj ĉeestis amaso da tre diversaj kaj tre interesaj homoj.

La temo? Rusio - sed oni ja ne venas pro la temo, oni venas por renkonti homojn. Kaj babili kun ili - pri ajna temo, en ajna momento. Tial oni malmulte protestas se oni devas vicostari por ricevi sian manĝon (ĉu por redoni iom de la siatempaj kuimoj de Rusio kaj apudaj teritorioj?).

Malfrue dum la nokto restis multaj homoj, kantantaj, trinkantaj, ludantaj sociajn ludojn aŭ simple kune babilantaj. La Knajpo (etosoplena tipa gastejo) estas ĉiam la plej forta punkto de la IF, ĝi funkciis ekde la mateno ĝis ... ni diru fruege matene (aŭ malfruege nokte).

Ankaŭ la silvestra balo estas unu el la kulminoj de la aranĝo. Malfermo per polonezo nun fariĝas tradicio. Bonega etoso, sinsekva festo de la diversaj novaj jaroj (laŭ la horzonoj) kaj kompreneble dancado, ĝis la 6-a matene.

Kaj la temo? Estis interese aŭdi diversajn punktojn pri Rusio, ekzemple de germano, kiu estis studento en Leningrado en la breĵnjeva epoko, aŭ de belgino, kies edzo estas rusa, kaj kiu klopodis reliefigi la kulturajn diferencojn inter Rusio kaj okcidenta Eŭropo. Estis ankaŭ bona eblo informiĝi pri landoj, kiuj refariĝis sendependaj, kiel ekzemple Latvio. Michael Bronŝtejn prezentis sian eldonotan libron Dek jaroj de la vivo de kolonelo Postnikov, kiu rakontas pri rusa pioniro de la movado, kaj en kiu li imagas konversaciojn inter Postnikov kaj Zamenhof sur la ŝipo al Vaŝingtono. Michael ankaŭ kantis, multe kantis. Ĉiun vesperon ni havis rusan koncerton, kaj tiel ni plezure aŭskultis Oksana, Vitalik, Mikaelon, Jelena, Ĵomart kaj Nataŝa.

Ĝenerale ne malpli sekvataj estis la ekstertemaj aktivaĵoj, ekzemple prelegoj pri korea ginsengo, pri spamoj, pri AIS, pri tiklaj lingvaj demandoj, pedagogia seminario pri edukado al demokratio, kaj danckursoj, tablotenisa turniro, promenadoj tra la urbo... La abundo de programeroj (foje okazis paralele tri aŭ kvar prelegoj) havis malavantaĝon, ke kelkajn interesajn prelegojn ĉeestis nur manpleno da homoj.

Majstre ĉiĉeronis d-ro Werner Bormann la ekskurson al la bela hansa urbo Lübeck, konata pro sia simbola enirpordego, sed ankaŭ pro siaj marcipanoj: ni tiel tagmanĝis en la fama marcipanejo, vizitis ĝian muzeon, trinkis specialan marcipanan kafon kaj ankaŭ rigardis la tre interesajn monumentojn: la malnova urbodomo, la belegaj fasadoj de la domoj en la centra strato, la katedralo kaj aliaj preĝejoj, kaj, ni ne forgesu, ke ĝi estas la urbo de Thomas Mann, ankaŭ la t.n. 'domo Buddenbrook'.

La mastro de IF, Hans-Dieter Platz, konata al ĉiuj kiel HDP, rajtas fieri pri sia realigaĵo, kaj aparte ĝoji, ke lia iniciato plensukcese daŭras.

IF naskiĝis kiam kelkaj kutimuloj de IS (Internacia Seminario) konstatis, ke ili estas tro maljunaj por IS, kaj ke tamen ili ŝatus plusilvestrumi kun geamikoj en simila etoso. La bona ideo fari kune la du aranĝojn (kiel oni provis en fruaj IF) tamen apenaŭ estas realigebla, pro la granda nombro da partoprenantoj: ne eblas trovi taŭgan ejon por tiom multe da homoj (ekzemple ĉi-jare, 200 en IF, 250 en IS). Kaj IF altiras pli kaj pli da homoj ... kiu diris, ke la movado malbonfartas?

Claude Nourmont, Luksemburgio